PIV 2020 · 15779
-tom/
-tom/ ⚕ Suf., uzata en kirurgio por nomi tranĉan instrumenton, per kiu oni incizas difinitan organon: trakeotomo, keratotomo ktp.
tomio. Suf., uzata por nomi operacion, kies esenca ago konsistas en la incizado de difinita organo: trakeotomio, laparotomio. ☞ ektomio, ‑stomi/.
-tomizi. Operacii pacienton per ‑tomo: trakeotomizi infanon trafitan de krupo.
mikrotomo. Instrumento, uzata por ricevi tre maldikajn sekcaĵojn observeblajn per mikroskopo.