PIV 2020 · 15817
★torĉ/o
★torĉ/o
1 Malnova kruda lumigilo konsistanta el tordita ŝnuro aŭ ligna bastono ŝmirita per rezino, vakso aŭ peĉo: kiel brulanta torĉo inter garboj X; porti la Olimpian torĉon (transdonatan de mano al mano inter kuristoj). ☞ keno.
2 (f) Simbolo de pasio aŭ prilumigo: ni iras al la altaro, la ĉarma Eroso balancas super nia kapo la torĉon kun rozkoloraj flametoj Z; la torĉoj de Himeno; lia batalilo estas la torĉo de l’ vero, kiu kun la tempo vekos la dormantan homaron; tiuj fervoruloj plutenas la torĉon de niaj esperoj k ideoj.
torĉa. Rilata al torĉo: torĉa procesio Z.
torĉingo. Speco de fera ringo, fiksita ĉe muro, en kiun oni povis starigi torĉon por prilumado de ĉambro.