← Reen al T

PIV · 15847

totem/o

totem/o Θ Viva aŭ malviva estaĵo, ordinare besto aŭ planto, rigardata de iu grupo (klano) kiel praulo k protektanto de la grupo, al kiu ĝi servas kiel insigno k kolektiva nomo: la emblemoj de la egiptaj nomesoj estas restaĵoj de la tribaj totemoj; la totemo estas tabua por ties klano.
totema. Rilata al totemo aŭ totemismo: totema festeno (ĉe kiu oni esceptokaze manĝas sian totemon); Lea (antilopino) k Raĥela (ŝafino) estis eble malnovaj totemaj nomoj.
totemismo. Soci-religia sistemo, ĉefe bazita: 1° sur la kredo je parenceco inter unu homgrupo k unu besta aŭ vegetala specio; 2° sur la kunekzistado, en unu sama tribo, de pluraj klanoj, havantaj ĉiuj apartajn rilatojn kun malsamaj totemoj; 3° sur la tabuo verŝi la sangon de la totemo, k sekve sur la malpermeso de geedziĝo inter anoj de unu sama klano: modernaj etnologoj opinias, ke totemismo estas arbitra sistemigo de disaj k nekoheraj moroj.