PIV 2020 · 16020
triptik/o
triptik/o ☆ Pentraĵo sur tabulo, konsistanta el tri paneloj, el kiuj la du ekstremaj, kunligitaj al la centra per ĉarniroj, povas refaldiĝi kontraŭ tiu k ĝin plene kovri: la triptikoj estas ofte uzataj kiel retablo, k la du aloj estas pentritaj ambaŭflanke.