PIV 2026 · Artikolo 16027
trista
trista malgaja aŭ malĝoja: ĉi tiuj pensoj, kvankam oritaj per lasta rebrilo de l’ amo, estis tamen tristaj B
tristo io, kio igas iun trista: en kavoj de la nesondebla tristo
tristeco eco de iu aŭ io trista: droni en tristeco
tristema iu aŭ io inklina al tristeco: ne scias mi, kio okazis al mia tristema kor’