PIV · 16037
triumf¹o
triumf1o
1 ♜ Pompa k solena eniro en Romon, per kiu la Senato honoris generalon post aparte brila venko aŭ kampanjo.
2 Granda sukceso, aparte rimarkinda atingo: la triumfoj de la scienco; via kolero nur dolĉigos al li la triumfon Z; la Dresdena kongreso estis vera triumfo; se vi forlasos vian oficon, tio estos nur unu el la triumfoj de s-ro de Beaufront Z; tiu statuo estas la triumfo de la malbona gusto.
3 Sento, kiu akompanas tian venkon: «Vi vidas!» ekkriis Anjo kun infana triumfo B; oni povis vidi lian triumfon en liaj okuloj.
triumfi (ntr)
1 Ricevi la honoron de triumfo: Pompeo triumfis trifoje.
2 Brile sukcesi, havi la superecon: triumfi super iu Z; nun mi triumfas, k mi havas, per kio malaltigi vian fierecon! Z.
3 Fieri pro venko, pro sukceso.
triumfa. Rilata al triumfo: triumfa procesio, triumfa ĉaro B; triumfa krono (el laŭroj), arko; (f) forlasi triumfe la salonon de juĝo Z.