← Reen al T

PIV 2020 · 16070

★tron/o

tron/o
Ceremonia seĝo de reĝo aŭ alia suvereno, ordinare ornamita k altigita: reĝo, kiu sidas sur trono de juĝo X; la reĝo Kristiano la Sepa sidis sur la Dana trono Z (f: reĝadis); la ĉambro de la trono; sidiĝi sur la ŝtupo de la trono; ne atingos krio ĝis la trono de Dio Z.
(f) La reĝa aŭ suverena povo: se mi fariĝus konsilanto de la trono B; per justeco staras fortike la trono X; perdi sian tronon.
Tronoj La tria ordeno de la anĝeloj.
troni (ntr) Majeste, kvazaŭ suverene sidi: Dio tronas en la ĉielo B; poeto, kiu tronas meze de siaj admirantinoj; la leon’ komforte tronis en la groto K; sur sia sterkamaso tronas koko.
detronigi. Senigi je la reĝa potenco: la angla revolucio detronigis Karolon la 1an.
surtronigi. Havigi al iu la reĝan potencon: (f) la ideo detronigi Jesuon Kriston […] k surtronigi anstataŭ li Hilelon neniam venis en la kapon de iu homarano Z.