← Reen al T

PIV · 16112

★tuj

tuj. Cirkonstanca morfemo, signifanta:
«senprokraste post tiu momento»: li tuj kredas la plej nekredeblajn aferojn Z; malfeliĉo sin ne ĝenas, faru geston – ĝi tuj venas; li tuj faris, kion mi volis Z; tuj kiam li min vidis, li kuris al mi renkonte; atendu, la mastro venos tuj; mi iros tuj raporti al la reĝo Z; iru tuj! Z; se li tion scius, li tuj venus Z; tuj de la komenco li eraris; li foriris tuj post mia alveno; tuj kiam eble Z; (analoge) pli valoras tuj ovo, ol poste bovo Z; (kiel citaĵo) la «tuj» de sinjoroj estas multe da horoj Z.
«tute proksime de io, tute apude»: mi estis tie ĉi proksime tuj post la pordego Z; la cikonioj flugis unu tuj post la alia Z; la urbo sin trovas tuj sur la bordo de la maro Z; tuj sub li la flanko de l’ monto estis krutega B; tuj antaŭ via nazo ili vin mokas.
tuja. Tuj okazonta, tuj fariĝonta, senprokrasta: mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro; tuja granda sukceso Z; tuja komputado (en kiu komputilo tuj reagas al enigaĵoj; realtempa).
tuje. En rapida, senprokrasta maniero: la lingvoj ekzistantaj, kiujn ili ja komprenos ankoraŭ pli tuje, ol ian sovaĝan «lingue universal»! Z.