PIV · 16118
★tul/o
★tul/o ▦ Maldika k malpeza, retosimila, travidebla teksaĵo: dancjupeto el tulo; larma nebulo pendas kvazaŭ tulo antaŭ lia rigardo B.
fontulo 🎭 Tulo, kiu, aplikite ĉe la fontolo, estas pentrata samtempe kiel ĝi k ebligas specialajn efektojn (ekz. fantomo, malapero de persono ks).