← Reen al T

PIV · 16129

★tumult/o

tumult/o
Granda brua senorda moviĝo k kurado de homamaso: bruo tra la tuta urbo, tumulto, kriado, bruado Z; la tumulto fariĝas pli aŭdebla Z; dum la tumulto k konfuzo mi enŝteliĝis en la preĝejon Z; bolis tiel terura tumulto, ke oni ne povis diveni, kion ĝi signifas: koleron, triumfon aŭ malvenkon B; petolema tumulto de maskuloj; tio estas nur studenta tumulto; la agema tumulto de la ĉiutaga vivo Z.
Brua leviĝo de popolamaso, kun konfuzaj ribelaj intencoj: poste komenciĝis la tumultoj en nia urbo Z; ili diris: Ne (kaptu Jesuon) dum la festo, por ke ne leviĝu tumulto ĉe la popolo N.
tumulta. Prezentanta tumulton: tumulta kunveno; tumulta amaso da homoj.
tumulti (ntr) Brue k senorde malkvietiĝi: la popol’ tumultas en supozoj pri la morto de Polonio Z; kial tumultas popoloj? X; nu, mi prezentas al mi, kiel ĉiuj ektumultus: «Kiu li estas?» Z.
tumultiĝi. Iĝi tumulta: tiam tumultiĝis la tuta komunumo k ekmurmuris kontraŭ Moseo X.