PIV · 16132
tunel¹o
tunel1o. Artefarita, masonita subtera vojgalerio, borita tra monto, sub rivero ks: fervoja, aŭtovoja tunelo; (analoge) tunelo de la helica ŝafto (en motorŝipo).
tuneli (tr) Bori tunelon tra io: Simplono estis tunelita inter 1898 k 1906.
strattunelo. Urba tunelo, danke al kiu unu strato pasas sub alia strato, tiel faciligante la trafikon.
venttunelo Ⓣ Eksperimenta aranĝo, en formo de tunelo, por esplori la efikojn de rapidegaj aerfluoj sur modeleton de aŭtomobilo aŭ aviadilo k por diversaj esploroj pri aerodinamiko.