PIV 2020 · 16163
★turnir/o
★turnir/o
1 ♜ En Mezepoko, kavalira festo, en kiu du kirasitaj rajdantoj vetbatalis per malakrigitaj armiloj: oni en lia honoro aranĝis grandan turniron Z; ofte en la turniroj la rivaloj portis la kolorojn de sia damo k batalis por ŝia favoro.
2 ⛷ ♠ Ĉia amika konkurso pri lerteco, kiu ne donas okazon al atribuo de titolo: turniro de ŝako, briĝo, teniso kc.
amturniro. En Mezepoko, konkurso inter trobadoroj pri amaj demandoj antaŭ publiko el nobeloj k damoj. ☞ korteza.
turnirejo. Loko, kie vetbatalis la partoprenantoj de turniro.