← Reen al U

PIV 2020 · 16188

★-uj/

-uj/.
I - Suf., montranta aferon, destinitan enteni tion, kion esprimas la rad., k pli precize signifanta:
Objekton, kiu entenas tute en si pli-malpli grandan kvanton da substanco aŭ da objektoj de difinita speco, montrataj de la rad.: cigarujo Z (skatoleto, en kiu oni tenas cigarojn); sukerujo, piprujo, salujo, supujo, paperujo Z, monujo Z, abelujo Z. ing/, ej/. Rim. 1 Uj estas ankaŭ uzata post morfemo, signifanta procezon, por montri la vazon, kuvon aŭ keston, en kiu oni laŭdestine plenumas tiun procezon: fandujo Z (krisolo), knedujo, pistujo Z; kolektujo Z, rezervujo; la kuŝujo de la maro X; kupra lavujo Z; trinkujo por kameloj X.
Vegetaĵon, kiu donas la fruktojn aŭ florojn, montratajn de la rad.: pirujo, pomujo, rozujo Z; ne ĉia fruktujo estas arbo Z. Rim. 2 Povas okazi konfuzo inter la sencoj 1 k 2 de tiu suf., kiun oni anstataŭigas en tia okazo per sinonimoj: kafkruĉo, kafarbo; tekruĉo, teskatolo, tearbeto; fruktokonservujo, fruktarbo.
Landon, loĝatan de la homoj, montrataj de la rad.: Anglujo Z, Francujo Z, Rusujo Z, Turkujo Z; ne ĉiu Rusujano estas Ruso Z; (f) Esperantujo Z. Rim. 3 La suf. uj estas uzata nur por kelkaj landoj, precipe de Eŭropo k Azio. -i/. Rim. 4 ujo diferencas de ejo per tio, ke ujo estas efektiva, materia, fizika objekto (meblo, kesto, sako ks), entenanta ion, dum ejo estas loko, spaco, karakterizita de io konkreta aŭ abstrakta. Tamen uj estas iufoje uzata, analoge al iuj landnomoj, por signifi la landparton regatan de oficisto, kontraste kun ej, kiu pli ĝuste montras la domon, destinitan al tiu persono: episkopujo k episkopejo, prefektujo k prefektejo, sed la ĝenerala uzado preferas la kunmetadon per -land: duklando, episkoplando.
II - Memstara morfemo, uzata nur kun la signifo 1 de la suf.:
ujo. Vazo, kesto aŭ ia ajn objekto, destinita por plene enteni ion materian: samovaro estas rusa ujo, sed uzata ankaŭ ekster Rusujo.