PIV 2026 · Artikolo 16208

ululi

Litero U

ululi ntr
1 bleki kiel nokta rabobirdo: strigoj ululas ĉirkaŭ la doma tegmento Mo!
2 TEKN produkti akran bruon similan la blekado de nokta rabobirdo: sireno ululas laŭtparolilo ululas, se oni troigas la reagan koplon de la radioricevilo
ululo, ululado son(ad)o de io aŭ iu ululanta: la najbarino transprenis la ululon kaj post kelkaj sekundoj la tuta amaso ululis, ploris kaj komencis skui la pugnojn FSz