PIV 2026 · Artikolo 16212
umbelo
umbelo BOTA alcentra infloresko, konsistanta el pedunklaj floroj radiantaj el unu punkto (ege mallonga akso) simile al vergoj de ombrelo.
umbeleto duavica umbelo de kunmeta umbelo.
kunmeta umbelo umbelo, kies pedunkloj portas duavicajn umbelojn.