PIV · 16230
★ung/o
★ung/o. Korneca elkreskaĵo ĉe la ekstremo de homaj aŭ bestaj fingroj: tondi, purigi, ŝminki al si la ungojn; kato havas entireblajn ungojn; ⚕ enkreskinta, enkarniĝinta ungo (ulceriĝo de la flanka sulko de piedfingra ungo: la rando de l’ ungo eniĝas en tiun ulceriĝon); (f) defendi sin per ungoj k dentoj; vizaĝo agrabla k ungo diabla Z; mordeti al si la ungojn (de senpacienco); li estas kavaliro ĝis la fino de siaj ungoj.
ungi (tr) Grati, vundeti per ungoj: la leono ungis al li sole la orelon K; la birdo ungetis la teron. Sin. ungograti, ungovundi.
★ungego. Granda, akra ungo de besto: ungegoj de tigro, de aglo; (f) liberigi iun el la ungegoj de la polico. ☞ krifo, hufo.
ungilaro. Garnituro de la iloj, servantaj por tondi k purigi la ungojn.
unguloj ♉ Hufuloj.
ungosto = lakrimalo.
krurungo. Ergoto 1.