PIV 2026 · Artikolo 16271

urbanizi

Litero U

urbanizi tr SOCI fari urbon el loĝata regiono provizante ĝin per akvo, elektro kaj gaso, difinante zonojn por konstruado kaj por parkoj, pretigante trafikvojojn ktp.
urbanizado ago ion urbanizi: sindikato por la urbanizado de la baleara marbordo
urbanizisto arĥitekto, specialigita en la urbanizado.