← Reen al U

PIV 2020 · 16273

ure/o

ure/o Blanka kristala substanco, NH2-CO-NH2, devenanta el la malkomponiĝo de la nitrogenaj substancoj de la organismo, precipe de nukleobazoj k aminacidoj, etkvante ĉeesta en la sango, forigata el tiu ĉi fare de la reno, kiu koncentras ĝin en la urinon.
ureato (evi) = urato.
ureazo Enzimo de iuj bakterioj, kiu malkomponas ureon al karbondioksido k amoniako.
ureemio Enesto de ureo en la sango, uzata por taksi uremion.
ureido Derivaĵo de ureo, en kiu unu aŭ du H estas anstataŭataj de unu aŭ du acidradikoj.
tioureo H2N-CS-NH2, fotografia fiksanto, vulkaniza reakcianto.