PIV 2020 · 16292
★urtik/o
★urtik/o 🍁 G. (Urtica el urtikacoj) de unu- k plur-jaraj, monoikaj aŭ dioikaj herboj, portantaj harojn, kiuj ĉe eta tuŝo kaŭzas brulan jukon, kun kontraŭe duopaj folioj k kun akselaj glomeruloj, panikloj aŭ spikoj el ne okulfrapaj, verdetaj floroj; subkosmopolita g. de ĉ. 80 sp-oj precipe el la mezvarmaj regionoj de la N hemisfero: el urtiko oni ekstraktas teksajn fibrojn; en ĝiaj palacoj kreskos dornoj k urtikoj X; (f) urtikon frosto ne difektas Z (malbonulo floras).
urtiki (ntr) Produkti senton analogan al tiu de la tuŝado de urtikoj.
urtikado. Tia sentado.
urtikeca. Tia, ke ĝi urtikas.