PIV 2026 · Artikolo 16300
Usono
Usono GEOG nord-amerika federacia lando, konsistanta el 50 ŝtatoj kaj oficiale nomata la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko. ĉefurbo: Vaŝingtono ① 1 saluton al vi, Usono, plej potenca reprezentanto de la nova mondo Z
usona rilata al Usono aŭ usonanoj: la usona kapitalismo usonaj eksportaĵoj la usona dialekto de la angla lingvo
usonano loĝanto de Usono: ni venis al vi, Usonanoj, precipe por pasigi en via mezo kaj antaŭ viaj okuloj unu semajnon de nia esperantista vivo Z ➞ jankio.