PIV 2020 · 16302
ustilag/o
ustilag/o 🍁 G. (Ustilago el ustilagaloj) de mikroskopaj, parazitaj fungoj, kaŭzantaj multajn gravajn malsanojn al vaskulplantoj, precipe al poacoj, ofte transformante iliajn grajnojn en nigran fungan sporpolvon; kosmopolita g. de ĉ. 350 sp-oj. ➞ smuto, antrakso.
ustilagaloj. Ordo (Ustilaginales el ustilagomicetoj el bazidimikotoj) de mikroskopaj bazidifungoj, kun la ĉefaj karakteroj de ustilago.