PIV 2020 · 1640
bankrot¹i
bankrot1i (ntr)
1 £ Ĉesigi la pagon de siaj ŝuldoj pro nepagipovo leĝe konstatita: ne nur komercistoj, sed ŝtatoj povas bankroti.
2 (f) Fiaski, ne povi plenumi planon: la Dia pardono, la senlima indulgo devus bankroti, se ĝi volus pardoni ĉiujn niajn kulpojn Z.
bankroto
1 Stato de bankrotinto. ➞ bankrotaranĝo.
2 ⚖ Leĝa agnosko k reguligo de la nepagipovo de ŝuldanto, kies aktivojn oni metas sub tribunalan kontrolon, por posta likvido favore al la kreditoroj: deklari bankroton; proceduro de bankroto; senkulpa, fraŭda bankroto.
bankrota. Karakterizata de bankroto(j): bankrota situacio; (f) li pri mono k konscienco k pri sia bona nomo fariĝis tute bankrota Z.
bankrotinto, bankrotulo. Iu bankrotinta: kambio, per kiu eĉ bankrotulo en ekstrema okazo al si helpas Z.