PIV 2026 · Artikolo 16430

★variolo

Litero V★ Fundamenta

★ variolo MEDI kontaĝa kaj epidemia infekta malsano, kaŭzata de la viruso variolavirus kaj kun grava prognozo, karakterizata de febro kaj de erupcio de pustuloj, kiuj sekiĝas, postlasante krustojn kaj fine cikatrojn (variolmarkojn): en 1978 MOS deklaris variolon malaperigita de la terglobo ➞ varicelo, pokso, varioloido.
variolulo homo trafita de variolo.