PIV 2020 · 16446
★vat/o
★vat/o. Kotono kombita k premita en molajn tavolojn: la delikataj porcelanaĵoj estis pakitaj en vato; metu iom da vato en viajn orelojn kontraŭ la trablovoj; sorba vato por flegado.
vati (tr) Garni per subŝtofo el vato: vatita kimono; vati bandaĝon; (f) la falanta neĝo vatas la tutan pejzaĝon.
sukervato 🍴 Dolĉaĵo el tre fajnaj fadenetoj el sukero, volvita ĉirkaŭ bastoneto.