1 La prahaoso: la tero estis senforma kaj dezerta, kaj mallumo estis super la abismo. 2 Loko, en montoj aŭ en maroj, tiel profunda, ke ĝi ŝajnas senfunda: la aglo kvazaŭ falis en la abismon kaj tuj aspektis kiel muŝeto; esplori la oceanajn abismojn. (rilata vorto el la sama semantika kampo) faŭko. 3 (figurasence) Profundo, kiun la menso ne povas ĝisfunde esplori: fremda animo estas abismo sen limo“; abismo da silento, da scienco; kuŝas abismo (neakordigebla malsamo) inter tiuj du opinioj. 4 (figurasence) Profundego, ekstremo, kie oni estas forperdita: abismo de mizero; esti sur la rando de la abismo (tuj pereonta); ŝi ripozis antaŭ nova malsupreniĝo en la malluman abismon de sia sorto“; la amasoj vin dispremos per la piedoj, la abismo vin englutos!“; miaj esperoj forfalis en la abismon”. abisma 1 Rilata al abismo: abisma perspektivo; ($) abisma nesciudo. 2 Situanta pli profunde ol 2 000 metrojn en la maro: la abisma faŭno; abismaj sedimentoj. enabismiĝi. Fali, sinki en abismon (propra- kaj figura-sence).