← Reen al V

PIV 2020 · 16458

★ve!

ve! Interj., esprimanta:
ĝeman plendon pro kordoloro: ve, ve, ve! ni estas kaptitaj! Z; ho ve, ho ve!, ĝemis la malgranda Niko Z; ve al ni, ni estas ruinigitaj! Z; ho, ve al mi! morti en la brakoj de fremdulo! Z.
minacon pri malfeliĉo aŭ malbeno por iu alia: ve al ili, kiam mi forigos min de ili! X; ve al la popolo peka, al la idaro krima! X; ve al la venkitoj!; ve estas al la viro, se virino kuraĝas lin kritiki! Z; ve al vi estos, se vi faros malkontentan mienon! Z.
veo. Plenda ekkrio: lamentoj, ĝemoj, k veoj X.
vei, veadi (ntr) Eligi tiajn kriojn: (f) la vento veadas en la malplenaj ĉambroj.
vespiri (ntr) Suspiri.
hejmveo. Nostalgio.