PIV 2020 · 16532
vernaliz/i
vernaliz/i (tr) 🌾 🍁 Kaŭzi antaŭ la normala tempo floradon k fruktiĝon ĉe planto per speciala procedo, laŭ kiu la semoj ordinare estas akvotrempataj ĝis ekĝermado k plue tenataj dum difinita tempo en mallumo je malalta temperaturo.
vernalizo. Ago k procedo, per kiu oni vernalizas.