← Reen al V

PIV 2020 · 16624

★vin/o

vin/o
Alkohola trinkaĵo, konsistanta el fermentinta suko de vinberoj: juna vino Z; dolĉa, seka vino; lakto estas pli nutra, ol vino Z; glaso da vino; glaso por vino Z; bona vino al la fino Z (la plej bona venas laste); akvon prediki k vinon trinki; vino, virino, tamburino (ĉiuj plezuroj de la vivo); la vino gajigas la koron de la homo X; la konsekrita pano k vino Z; (f) ili trinkas vinon de krimo X; la loĝantoj sur la tero ebriiĝis per la vino de ŝia malĉasteco N; oni ne enverŝas novan vinon en malnovajn felsakojn N. mosto.
Ĉiu el la diversaj tiaj trinkaĵoj, distingitaj laŭ sia speco, ecoj aŭ regiono: blanka vino (estiĝinta pro fermentado de mosto ricevita de blankaj vinberoj), roz(kolor)a vino (el ruĝaj vinberoj, kiuj fermentis nur parte maceruje), ruĝa vino (kiu ricevis sian koloron pro macera fermentado, nur post kiu ĝi estas elpremita); ĉi-jara vino (kiu ĵus finis sian fermentadon k kiun oni rajtas vendi dum tiu sama jaro ekde la mezo de la rikoltjara Novembro); vino kun nomo kontrolita (altkvalita); regiona vino (kun geografia originindiko); tabla vino (tablovino); Bordoza, Kalifornia, Rejnlanda vino; li regalas sin per bonegaj vinoj Z; oni devas elekti la vinojn laŭ la pladoj, kiujn ili akompanos.  vinbotelo, vinfarado, vingustumisto, vinmiksaĵo, vinpremejo, vinpremilo.
Fermentinta suko de aliaj fruktoj aŭ plantoj: palmovino; pomvino.
vina. Rilata al la vino: vina rikolto; vina regiono; vina komerco, eksportado.
vineca. Havanta ian econ de vino, precipe la koloron: vinecaj nuboj.
vinejo. Loko, kie oni tenas la provizojn de vino k brando.
vinisto. Oficisto, komisiita pri la prezentado de la vinoj en palaco, aŭ hodiaŭ en restoracio: la vinisto de Faraono X.
vinologo. Specialisto pri vinologio.
vinologio. Scienco pri la farado de vinoj.
vinbero. La frukto de vinberujo: manĝi vinberojn. uvo.
moskatela vinbero. Vinbero kun karakteriza, iom moska gusto.
vinbera. Rilata al la vinberoj: karpoj kun bruna vinbera saŭco Z; vinbera acido (vulgara nomo de optike neaktiva tartrata acido).
vinberaro. Grapolo de vinberoj.
vinberejo, vinberĝardeno. Plantejo de vinberujoj: kiel paliso en vinberejo Z; Noa plantis vinberĝardenon X; niaj vinberĝardenoj burĝonas X; vinberĝardenojn vi plantos sed vinon vi ne trinkos X.
vinberisto. Kamparano, kiu kultivas vinberujojn.
vinberujo, vinarbusto 🍁
Arbusto (vina vito) verŝajne origina el SU Azio, kultivata jam antaŭ ĉ. 6 000 j precipe por la beroj, manĝataj freŝaj aŭ sekigitaj aŭ uzataj por vinproduktado.
Vinberujo 1 k kelkaj aliaj sp-oj de vito same uzataj, i.a. labrusko.
vinberbranĉo. Ĉiu el la vinberportantaj branĉoj de vinbertrunko: vinberbranĉoj volvis sin ĉirkaŭ altaj kolonoj Z. Sin. sarmento.
vinbertrunko. La trunko de vito: viaj mamoj estu kiel la penikoj de vinbertrunko X. Sin. rebo.
vinberfolio. Folio de vinberujo: 🍴 farĉitaj vinfolioj (Grekia k Magreba specialaĵo).
agavvino. Pulko.
desertvino. Vino kun plialtigita alkoholkvanto.
glacivino. Vino, kies beroj estis rikoltitaj dum frosta temperaturo.
mielvino. Medo.
muskatvino (evi) = moskatelo.
muskatvinbero (evi) = moskatela vinbero.
palmvino. Alkohola trinkaĵo ricevita per fermentado de la suko de la spadiko de kokoso k de aliaj palmoj. arako.
pirvino. Trinkaĵo el fermentinta suko de piroj.
pomvino. Cidro.
rekrementovino. Vino, farita el la akveca restaĵo de la postprema vinberrekremento, kiun oni sukeras k fermentigas; pasintece produktata dum mizeraj jaroj. ŝnapso.
rizvino, rizovino. Trinkaĵo el fermentigita rizo. Sin. sakeo.
sekvinberoj. Sekigitaj k konservitaj vinberoj: bruna miksaĵo el sekvinberoj, cinamo k nuksoj Z; sekvinbera saŭco Z. Sin. rosinoj.
spicvino. Vino, preparita kun aromaĵoj, k ordinare trinkata varma.
ŝaŭmvino. Vino, tiel preparita, ke ĝi ŝaŭmas, kiam verŝita. ĉampano.
tablovino. La plej malalta vinkategorio.