PIV · 16631
vind/o
vind/o. Ŝtofa peco, per kiu oni ĉirkaŭvolvas ekz. bebon, korpoparton k.a.: farmacia vindo por vundoj; la vindoj de infaneto; (f) teni iun en vindoj B (ne lasi al ĝi liberon); li ne elrampis ankoraŭ el la vindoj Z (li estas tute sensperta).
★vindi (tr)
1 Ĉirkaŭvolvi suĉinfanon per vindo.
2 Ĉirkaŭvolvi ian korpoparton por kuraci, senmovigi, senfunkciigi aŭ sendanĝerigi ĝin: vindi vunditan brakon; vindi al iu la okulojn; pasintece en Ĉinio oni vindis la piedojn de la virinoj.
3 Senmovige ĉirkaŭvolvi: kuŝi en ĉerko, vindita per morta tolaĵo Z; mi, naskita sub jugo, vindita en fero G.
vindado. Ago vindi.
vindaĵo. Sorba peco el ŝtofo aŭ plasto k celulozo, reuzebla aŭ ne, por vindi etan infanon.
vindiĝi. Ĉirkaŭvolviĝi: ŝia robo vindiĝis ĉirkaŭ ŝiaj kruroj; hedero vindiĝis ĉirkaŭ la portalo.
elvindiĝi. Liberiĝi el vindoj: ni sukcesis elvindiĝi el tiuj implikaĵoj.
revindi. Ŝanĝi la vindaĵojn de infano.