PIV 2026 · Artikolo 16646
vipero
vipero ZOOL vipuro: kiu volus doni al mi nun glavon en la manon, por haki brulan vundon al tiu vipero! Z
1 Oni trovas la formon vipero en la plej fruaj zamenhofaj vortaroj, inkluzive la unuan eldonon de la Universala Vortaro (1894). En ties dua eldono (1898) tamen aperis vipuro (eble pro preseraro: Zamenhof tion jen jesis, jen neis). Ĝis 1907 li uzis nur la formon vipero, sed en la Fundamento oni trovas nur vipuro, kiun Zamenhof fine rekomendis: ĉar en la «Fundamento» troviĝas la formo kun «u», tial estus dezirinde, ke ĉiuj aŭtoroj de vortaroj korektu en siaj verkoj tiun formon Z La Akademio provis solvi la problemon en 1974 oficialigante vipero kiel formon paralele uzeblan. Sed nuntempe oni ordinare uzas vipuro.
viperido vipurido: (figurasence) vi friponoj, venenaj viperidoj Z