← Reen al V

PIV · 16659

★virtuoz/o

virtuoz/o
Artisto, posedanta brilan talenton por ludi muzikajn verkojn: Paganini estis granda violonisto-virtuozo.
(f) Persono de escepte brilaj kapabloj (ofte ironie): virtuozo de la krucvortenigmoj.
virtuozeco. Eco de virtuozo: li jam pruvis sian virtuozecon en siaj koncertoj.