← Reen al V

PIV · 16732

Volter/o

Volter/o. Franca verkisto (F.M. Arouet, ps. Voltaire, 1694−1778).
Voltera
Rilata al Voltero: la Volteraj noveloj.
(min.) Vigla k pikanta: voltera stilo, ironio.
Volterano. Tiu, kiu sekvas la vojon de Voltero, k montras ironian dubon pri kristanismo k konservativismo: tiel aranĝis jam Dio mem, k la Volteranoj vane kontraŭ tio ĉi parolas Z.
volteranismo. Sprita, ofte supraĵa kritiko de la religiaj tradicioj.