← Reen al V

PIV · 16741

★vom/i

vom/i (tr)
Konvulsie elĵeti tra la buŝo la enhavon de la stomako: li vomis sian tutan tagmanĝon; trinku k ebriiĝu, vomu k falu! X.
Elĵeti el si ion malbonan: la vulkano vomas lafon.
vomo, vomado. Ago de iu, kiu vomas.
vomaĵo, vomitaĵo. Tio, kion oni vomis: ĉiuj tabloj estas plenaj de vomaĵo k malpuraĵo X; kiel hundo revenas al sia vomitaĵo, tiel malsaĝulo ripetas sian malsaĝaĵon X.
vomiga. Tia, ke ĝi estigas vomon: vomiga tartrato, medikamento.
vomarbo 🍁 Arbo (vomnuksa strikno), kies strikninohavaj semoj estas vomigaj k tre venenaj.  ŝajnangosturo.
vomnukso 🍁 Semo de vomarbo.  brucino, striknino.
elvomi. Pli intensa formo de vomi: k la Eternulo ordonis al la fiŝo, k ĝi elvomis Jonan sur la sekteron X.