PIV 2026 · Artikolo 16782
★Zamenhof
Derivaĵoj en la artikolo 3
★ Zamenhof familia nomo i.a. de L. L. Zamenhof (1859–1917), la iniciatinto de la lingvo Esperanto: dum ses jaroj Zamenhof laboris ĉiutage, bonigante kaj provante sian lingvon EPr ni faris tion ĉi ne ĉar al ni plaĉas speciale Zamenhof kaj lia verko Z
zamenhofa rilata al Zamenhof: tiu formo estas zamenhofa JWe la zamenhofa traduko de Genezo JCa
zamenhofeco karakterizaĵo de io rilata al Zamenhof: tiu vorto perdis la markon pri zamenhofeco en PIV OE
zamenhofismo
1 esprimo aŭ stila apartaĵo propra al Zamenhof.
2 la idearo de Zamenhof.