← Reen al Z

PIV · 16803

★zenit/o

zenit/o
🔭 La punkto sur la ĉiela sfero, situanta vertikale super la kapo de observanto: la tagmeza suno fajre brulis de l’ zenito. nadiro.
(f) Plej alta grado: lia famo estas ĉe la zenito; la entuziasmo atingis la zeniton B. apogeo, kulmino, paroksismo, egeco.
zenita. Rilata al zenito: la zenita distanco (angula distanco inter unu astro k la zenito).