PIV · 16824
zigzag¹o
zigzag1o. Rompita linio, kiu formas angulojn direktitajn jen al unu flanko, jen al la kontraŭa: la zigzagoj de fulmo, de montara pado, de tranĉeoj en fortikaĵo. ☞ sinuo.
zigzaga. Prezentanta zigzagojn: zigzaga vojo de velboato; li kuris zigzage, por eviti la pafojn; la fajraj fulmoj zigzage sin ĵetadis en la ŝaŭman maron Z.
zigzagi (ntr) Iri zigzage.