PIV 2020 · 1706
★bask/o
★bask/o
1 Ĉe malstriktaj vestoj, tiu parto, libere pendanta, kiun oni povas suprenfaldi: tegmenta herbo, per kiu ne plenigas garbiganto sian baskon X; sur la baskon oni ĵetas loton X; eĉ sur viaj baskoj oni trovas sangon de malriĉuloj X; la basko de la mantelo ŝoviĝis flanken Z; kun ponardo kaŝita sub la basko K; basko de ĉemizo; (f) la baskoj de la Sinjoro plenigis la templon Z.
2 Ĉe striktaj vestoj, tiu parto, kiu libere pendas sub la talio: basko de frako, redingoto.