PIV 2026 · Artikolo 17276

geologio

Litero G

geologio GEOG scienco pri la fizika strukturo de la tero (aŭ alia planedo) kaj ĝia historio: la precipaj fakoj de geologio estas aplika geologio, historia geologio, regiona geologio, struktura geologio, geodinamiko, geoĥemio, geomorfologio, geoteĥniko, kristalografio, mineralogio, paleogeografio, paleontologio, petrologio, sedimentologio, stratigrafio, tektoniko ➞ geologo, hidrogeologio.
geologia rilata al geologio: geologia epoko geologia mapo
dinamika geologio geodinamiko.