PIV 2026 · Artikolo 1736

batui

Litero B

batui tr amase ĉasi bestojn tiel, ke iuj pelas la bestojn el ties kaŝejoj direkte al ĉasistoj, kiuj ilin mortigas.
batuo amasĉasado, en kiu oni batuas la ĉasatajn bestojn: por igi pli agrabla la restadon de la eminentaj gastoj, ili planas batuojn en la cervoĉasejo DiRe
batuisto homo, kiu en batuo pelas la bestojn direkte al la ĉasistoj.