PIV 2026 · Artikolo 1773
begonio
begonio BOTA dioika herbo aŭ arbusto, kun dustipulaj folioj, ĝenerale alternaj, kaj kun cumoj el blankaj, rozaj, ruĝaj, flavaj aŭ oranĝaj floroj; tropika kaj subtropika, precipe amerika, multaj subvitre kaj ĉambre kultivataj. genro Begonia
begoniaco kreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas begonio. membro de la familio Begoniaceae (begoniacoj)