PIV 2026 · Artikolo 1781
bekabungo
bekabungo BOTA speco de veroniko 1, plurjara akveja herbo kun pli-malpli kuŝantaj tigoj, kun ovalaj malhele verdaj folioj krenelforme dentaj, kaj kun bluaj floroj en akselaj grapoloj; malnova kuracplanto el Eŭropo, norda Afriko kaj okcidenta Azio. specio Veronica beccabunga