PIV 2026 · Artikolo 17933
polisakarido
polisakarido KEMI sakarido konsistanta el multaj monosakaridoj duope ligitaj per atomo de oksigeno. ➞ disakarido, trisakarido, oligosakarido, heteropolisakarido, homopolisakarido.
mukopolisakarido KEMI kolektiva nomo de kompleksaj heteropolisakaridoj — kun sulfato, funkcioj aminoj kaj funkcioj acidoj — , konsistaĵoj de tre viskecaj glikoproteinoj de la interĉela spaco de animalaj histoj.➞ muko.