← Reen al B

PIV · 1822

★benk/o

benk/o
Longa tabulo, el ligno, ŝtono kc, apogita sur subteniloj ĉe la ekstremoj, k servanta por sidi: la benkoj de la promenejo; lerneja benko; preĝbenko; la benko de la registaro en parlamenta ĉambro.
🚐 Remburita seĝo, kun dorsapogilo, okupanta la tutan larĝon de la veturilo. fotelo.
Similforma, sed tre granda elstaraĵo en maro, grundo ks: la ŝipo tuŝis benkon el roko, sablo.
Dika tavolo da sedimento aŭ petro (precipe pp malmola k kalka petro).
Densa aro da samspeciaj fiŝoj, kune migrantaj: benko da haringoj, pilĉardoj.
Fortika stablo, precipe el giso: ĉarpentista benko, provbenko por motoroj.
benketo. Malalta benko, por sidi kaŭre aŭ por apogi la piedojn: benketo de botisto Z; mi faris viajn malamikojn benketo por viaj piedoj X.
glacibenko. Bankizo.
kuŝbenko, litbenko. Pli larĝa benko, sur kiu oni povas dormi: kuŝbenko de arestejo.
piedbenketo. Benketo por la piedoj: malalta brakseĝo kun piedbenketo Z; la tero estas Mia piedbenketo X.
randbenko Mureto el tero aŭ ŝtonoj (ofte krudaj) ne pli alta ol benko, ĉe la rando de profundaĵo, vojtaluso ks, por evitigi falon al irantoj.
rembenko Transversa benko en boato.
sablobenko Longforma sabl-amaso en rivero aŭ maro, malfaciliganta navigadon.
torturbenko. Benko, sur kiu oni kuŝigas k ligas torturoton.