PIV 2026 · Artikolo 18574

holismo

Litero H

holismo ideo, laŭ kiu diversaj sistemoj (ekz. fizikaj, biologiaj aŭ sociaj) devas esti rigardataj kiel tutaj, ne nur kiel kolekto de partoj.
holisma rilata la holismo: la alternativuloj sin proklamas «holismaj» (= totalaj), dum la regularaj kuracistoj estus «reduktismaj» BDW
holisme en holisma maniero: mi konscias la Ĉion en mia koro, mistike kaj holisme HGa