PIV · 1890
★bien/o
★bien/o. Kampara posedaĵo, kun la agroj, domoj ktp dependantaj de ĝi: reĝa, nobela bieno; alodbieno, feŭdbieno, farmobieno; retiriĝi sur sian bienon.
bienulo, bienmastro. La posedanto de bieno. ➞ bienservanto.
etbieno. Bieno sufiĉe malgranda, por povi esti prilaborata de la mastro mem kun la helpo de siaj familianoj aŭ de kelkaj helpantoj.
grandbieno. Bieno tiel granda, ke ĝi postulas gvidadon de specialisto k ekspluatadon per multe da laboristoj: la grandbienoj ruinigis la antikvan Italujon. ☞ kolĥozo.
kulturbieno Z. Farmobieno 2.