PIV 2026 · Artikolo 1980
blakbaso
blakbaso ZOOL rabfiŝo, origine en Nord-Ameriko, enkondukita en Eŭropon, karakterizata de dorsa naĝilo preskaŭ dividiĝinta en du partojn kaj vivanta en nesalaj, sen aŭ malrapid-fluaj akvoj. genro Micropterus
malgrandobuŝa blakbaso blakbaso kun svelta korpo en la formo de ŝpinilo; flave oliva ĝis bruna dorse kaj flave blanka ventre kun malhele brunaj strioj aŭ makuloj laŭ la korpo, kaj malhele brunaj baroj sur la kapo; kun okuloj ruĝaj aŭ brunaj; indiĝena en riveroj de Usono. specio Micropterus dolomieu