← Reen al A

PIV 2020 · 2

★-a

-a. Fina morfemo, markanta la adj-ojn; -a, signifanta «rilata», «kvalita», estas uzata:
post morfemo montranta aĵon, personon ks, por signi, ke la kvalifikita vorto:
estas en apartena rilato kun la ideo entenata en la koncerna morfemo (homa mano, kotona industrio);
havas tute aŭ parte ties kvaliton (reĝa persono, leĝo);
estas tute aŭ parte el ties materialo (ŝtona statuo, tero);
similas tute aŭ parte ties aspekton (olea likvo, karaktero).
Rim. 1 Tiujn ĉi lastajn sencojn oni povas pli precize esprimi helpe de suf-oj (ŝtonhava tero; oleeca, oleeska likvo) aŭ de kunmeto per -plena, ‑riĉa, ‑aspekta, ‑simila.
post morfemo, signifanta procezon, por signi, ke la kvalifikita vorto havas kun la ago esprimita en la rad. rilaton de aparteneco (la nutra problemo, luma radio, = nutroproblemo, lumradio), aŭ estas iel karakterizata de ĝi (nutra substanco; luma globo, ĉambro). Rim. 2 Tiujn ĉi lastajn sencojn oni povas pli precize esprimi helpe de suf-oj (lumiga globo, lumita ĉambro).
post prep., por signifi «estanta» (en la pozicio aŭ la stato montrata de la prep.): transa regiono, antaŭa tago.
post numeralo, por signi la vicnumeralon: dua, centa.
a-vorto. Adjektivo.