PIV 2026 · Artikolo 20192
klezmero
klezmero MUZI speco de populara muziko kun radikoj en la tradicia muziko de la aŝkenazoj, kun influoj el diversaj aliaj fontoj, ordinare ludata de malgranda ensemblo, tradicie nur instrumenta, sed nuntempe ofte kun kantado precipe en la jida lingvo.
klezmera rilata al klezmero: eblis entuziasmiĝi pri klezmera muziko kun la ensemblo Razzmatazz OE
klezmeristo muzikisto, kiu ludas klezmeron.