PIV 2026 · Artikolo 2020

bluso

Litero B

bluso MUZI
1 speco de muziko en la folkloro de usonaj nigruloj, precipe kanta, ofte plorkanta, naskita en la sklaveca periodo, kaj kiu iĝis unu el la ĉefaj fontoj de ĵazo kaj roko 2: la duopo ludas ĉefe bluson, bugion, funkon kaj ĵazon Ko
2 peco de bluso 1: bluso konsistas ĝenerale el kanto 4-takta kun strofoj 12-mezuraj de tri frazoj, laŭ skemo aab