PIV 2026 · Artikolo 2057
boleto
Derivaĵoj en la artikolo 4
boleto BOTA tubfungo.
boletaco kreskaĵo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas boleto. membro de la familio Boletaceae (boletacoj)
flava boleto buterfungo.
nobla boleto granda arbara boleto, kun flavbruna ĝis bruna ĉapelo ĝis 25 cm larĝa, manĝinda. specio Boletus edulis
satana boleto boleto kun tigo supre flava kaj meze kaj sube ruĝa, venena. specio Rubroboletus satanas